Pri retejo libro.ee

Libroj estas grava parto de esperanto-kulturo. Ne nur tekstoj sed ankaŭ veraj libroj. Bedaŭrinde, lokaj-naciaj bibliotekoj ne interesiĝas kaj ne kolektas ilin. Generacioj ŝanĝiĝas kaj kiel protekti librojn de rubujo. Estas demando, kiujn librojn la loka Esperanto komuno havas? Eble ni bezonas aĉeti tiun malnovan libron ĉar ĉi tiu estas unika? Esperantistoj bezonas ilon por sistemigi proprajn librojn kaj fari tiel sian landan biblotekon. Kvanto de libroj montras iliajn dediĉon kaj ili ofte estas feliĉaj dividi ilin. Sed por pruntedoni bezonas sistemo. Kiuj libroj estas haveblaj, kiu al kiu pruntas ktp. Ni ĝoje donas ĉi tiu sistemo libro.ee al ĉiuj. 
 Marda Vespera Klubo (MVK) de Estonio en Tallinn, 2022